Literatura tradukkonkurso de la itala al Esperanto (Concorso di traduzioni letterarie dall’italiano all’esperanto)

Itala Esperanto-Federacio organizas literaturan tradukkonkurson de la itala al Esperanto

La konkurso konsistas el du branĉoj:

poezio: maksimuma longo ne fiksita

prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 13.000 tajperoj

La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo.
La rezultoj estos anoncataj enkadre de la itala kongreso de Esperanto, en San Marino.

Ĉiu persono rajtas konkursi por ĉiu branĉo per maksimume tri verkoj, kies tradukoj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).
La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso en la sama branĉo dum la sekvaj tri jaroj.
La konkursaĵojn, kune kun la originaloj, oni sendu al la sekretario, Ivan Orsini, prefere per retmesaĝo, al la adreso concorso@esperanto.it indikante la branĉon, la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson. Se tio ne eblas, oni sendu ilin papere al la adreso

Federazione  Esperantista Italiana, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia

indikante sur la koverto “literatura konkurso” kaj enmetante la kontribuaĵo(j)n kaj la originala(j)n tradukita(j)n verko(j)n sen ajna indiko kaj notante en aparta folio ĉiujn necesajn indikojn kiel supre.

Premioj: la gajnintoj de la unua premio de la du branĉoj ricevos akvaforton originale verkita por la premio Zamenhof, por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj libroj.

Limdato por la sendado estas 30-an de aprilo 2018.

Juĝkomisiono: prezidanto Carlo Minnaja, sekretario: Ivan Orsini, por branĉo prozo: Gabriele Aquilina, Cristina de’ Giorgi, Nicola Minnaja; por branĉo poezio: Giulio Cappa, Mauro Nervi, Nicola Ruggiero.

La sekretario informos ĝis la 1-a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio.

La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.

Por pliaj informoj : concorso@esperanto.it

FEI, concorso, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *