Du junaj geesperantistoj biciklas de Francio al Japanio (Una coppia di esperantisti in bicicletta dalla Francia al Giappone)

Laura kaj Benoît, juna tridekjara paro, ekiris la 3an de februaro 2017, por peripli dum 18 monatoj. Per la fortoj de iliaj suroj ili bicikladas 20 000 km de La Ferrière apud La Roche sur Yon en Vendeo al Japanio, trairante 23 eŭropajn kaj aziajn landojn dormante ĉe la lokaj loĝantoj.
Benoît estas teknikisto pri bontenado kaj Laura stiras ŝarĝaŭtojn. Pro tio, ke la labortediĝo kaj la rutino ektrafis ilin, tiu juna paro decidis forlasi ĉion. Ili vendis sian domon kaj forlasis siajn laborpostenojn.
Ekde de tri jaroj ili akceptas vojaĝemulojn “couchsurfeurs” (1) kiuj estas senpage gastigataj unu nokton. La rakontoj de iliaj gastoj revvojaĝigis ilin. Pro tio ili ekemis foriri.

Esperanto en iliaj pakaĵoj
Kial ili elektis tiun biciklan vojaĝon ? « Por trapasi malrapide nian tempon, por ĝui nian liberecon kaj pli proksimiĝi al la loka etoso. Tiu ekologia transportrimedo estas malmulte kosta por ni. »
Por transiri la lingvan barilon, Laura kaj Benoît ĉion antaŭvidis. Bildvortaro por interkompreniĝi laŭbezone. Kaj pli serioze, niaj du aventuremuloj lernadis Esperanton.
« Internacia Lingvo faciligos nian vivon. Sen kalkuli la ricevitan helpon kaj gastigon ».
Ili kontaktis homojn en pluraj landoj, ankaŭ helpataj de la esperantistaro. Per ilia Fejsbuka pagô aliaj kontaktoj farigâs kaj farigôs sur la survojaj landoj.
Per tiu rimedo mi kontaktis ilin esperante por ke ili venu en nian ĉinan hejmon ĉe la urbo Ĉangŝao en la Hunana provinco. Pro tio mi profitis reaniĝi en la Pasporta Servo (2).

Do, pripensu viziti ilian fejsbukan paĝon “Objectif Japon / Per Biciklo al Japanio” por sekvi iliajn aventurojn kaj kuraĝigi ilin. Ne hezitu informi viajn eksterlandajn esperantistajn geamikojn kaj la kluboj de Esperanto por ke oni varme akceptu ilin survoje.
Ili estas tre kuraĝaj kaj jam biciklis surneĝe kaj foje ili dormis sub frostigita tendo dum februaro en Francio! Baldaŭ ili eniros en Svisio! Mi deziras al ili bonan venton!

HENRY Bruno (IFEF-ano)
(1) https://www.couchsurfing.com/
(2) https://pasportaservo.org/

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *