Esperanto-programo de la franca Esperanto-kastelo Greziljono en 2018 [Programma esperantista 2018 del Castello Esperanto di Grésillon – Francia]

La Kulturdomo organizas Esperanto-programon en somero kaj dum la aliaj francaj lernejaj ferioj. Ĝi daŭras unu aŭ plurajn semajnojn, la staĝoj komenciĝas kutime sabaton. La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj (komencantoj, meza nivelo, konfirmitoj) kaj aliajn aktivaĵojn: prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), mana ateliero (libro-bindadomasaĝo, manlaboroj por infanoj), sporto (tabloteniso, flugpilko), ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort, turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp.

Jen la Esperanto-programo de la Esperanto-kastelo Greziljono en 2018:

2018-apr-20/28 » PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kun Przemek, Christophe, Marion » rete gresillon.org/p
2018-apr-27/28 » PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj » rete gresillon.org/p

2018-maj-09/13 » Ĥora (korusa) renkonto de Interkant’ kun Zdravka Bojĉeva » rete gresillon.org/koruso
2018-maj-09/13 » ReVe, Renkontiĝo Vegana, kun prelegoj, kursoj, filmoj, koncerto de Jonny M » rete gresillon.org/reve

Somera programo 2018 » rete gresillon.org/somero

2018-jul-09/27 » Maratona Esperanto-kurso dum 18 tagoj kun Perla Mielo, Louis Jeuland, Nina Danylyuk, Mikaelo Bronŝtejn
2018-jul-09/16 » Interŝanĝoj de scioj kaj faroj kaj Esperanto-kurso » rete gresillon.org/s1
2018-jul-15/21 » Semajno de ĉiĉeronado en la regiono Anĵuo kun Catherine Kremer » rete gresillon.org/s0
2018-jul-16/21 » Speciala semajno kun kursoj de Esperanto kaj de la franca lingvo » rete gresillon.org/s2
2018-jul-21/27 » Internacia E-Konferenco de OSIEK “Esperanto en Artoj” » rete gresillon.org/s3

2018-aŭg-11/19 » Festa Semajno por infanoj kaj familioj » rete gresillon.org/s4

2018-okt-26/nov-03 » AŬTUNE la Esperanto-ferioj – kun halovena festo kun Dennis Keefe

Esperanto-Kulturdomo kaj kastelo Greziljono

kontakto: kastelo@gresillon.org

telefono: +33-2.41.89.10.34

(Bert Schumann)

 

 

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *