Pli kaj pli vasta subteno por la Eŭropa Civitana Iniciato por Minoritatoj (“Minority Safepack”) [Sempre maggiore appoggio alla Iniziativa Civica Europea per le Minoranze (“Minority Safepack”)]

Pli kaj pli da iniciatoj kaj unuopuloj subtenas la Eŭropan Civitanan Iniciaton por Minoritatoj (“Minority Safepack”). Dum la lastaj tagoj subteno venis ekzemple de la bretona gazetara agentejo (Agence Bretagne Presse), de la gazeto Brixner el la urbo Brixen kaj de urbestraro de la urbo Vipiteno en Italio, de la partio “Maldekstruloj” (Linke) en la germana urbo Bautzen, de kroata elsendo de la aŭstra radio ORF, de la orientbelga ministroprezidanto Oliver Paasch (de la germana malplimulto en Belgio), “Landesrettungsverein” (landa asocio por savado) suda Tirolo, ĉiuj partioj de la eŭska parlamento, la direktoro de ECMI (European Centre for Minority Issues)…

Bretonio
Agence Bretagne Presse  (franclingva)
https://abp.bzh/minority-safepack-initiative-signez–44450

Danio
retejo de la Federacio de minoritatoj (anglalingva)
https://www.fuen.org/news/single/article/denmark-has-to-be-one-of-the-countries-to-reach-the-threshold-for-the-mspi/

Italio

Jen subteno de la iniciato el Suda Tirolo
https://www.stol.it/Artikel/Politik-im-Ueberblick/Lokal/Durnwalder-Minority-Safepack-von-groesster-Wichtigkeit
Plia subteno el Suda Tirolo
http://www.svp.eu/de/medienmitteilungen/minority-safepack-initiative-hier-online-unterschreiben/

Subteno el la Friula lingvokomunumo
http://www.filologicafriulana.it/easyne2/eventi-e-attivita/minority-safepack-initiative/

Slovenoj en Italio
http://www.knjiznica.it/it/minority-safepack/

Itala grupo, Udine
http://www.sunseurope.com/fur/minority-safepack/

Komunumo Sand in Taufers, norda Italio
http://www.gemeinde.sandintaufers.bz.it/de/Unterschriftensammlung_zum_Minority_Safe_Pack

Hispanio

Eŭska paĝo, hispanlingva
http://www.eitb.eus/es/noticias/sociedad/detalle/5291744/recogida-firmas-minority-safepack-proteccion-lenguas-minoritarias/

Aburto
http://www.eldiario.es/norte/euskadi/Aburto-Minority-Safety-Pack-linguisticas-Europa_0_729677503.html

El PNV apoya la iniciativa popular para que la CE proteja las lenguas minoritarias
https://elobrero.es/cultura/item/7732-el-pnv-apoya-la-iniciativa-popular-para-que-la-ce-proteja-las-lenguas-minoritarias.html

El alcalde de Bilbao, Juan Mari Aburto, se ha sumado hoy a la Iniciativa Ciudadana Popular ‘Minority Safety-Pack’, que busca proteger los derechos lingüísticos de los hablantes de idiomas minoritarios en Europa, como es el caso del euskera.
http://agencias.abc.es/agencias/noticia.asp?noticia=2712067

kaj multaj aliaj, ekz. per la Google-serĉo
minority safepack site:.es

Pliaj informoj troveblas per serĉo “Minority SafePack”, ekzemple ĉe Google (indas eble limigi la serĉon al la lastaj kelkaj tagoj
https://www.google.de/search?q=minority+safepack&num=50&newwindow=1&source=lnt&tbs=qdr:w )

Eblas subskribi la iniciaton ĉe
http://www.minority-safepack.eu/
Supre dekstre eblas elekti la lingvon.
Tie troveblas (meze) kelkaj ekzemplaj historioj, kiuj montras la celon de la iniciato.

La iniciato celas plifortigi la rajtojn kaj eblecojn de minoritatoj en tuta Eŭropa Unio. Estas pakaĵo de naŭ unuopaj temoj.
Vidu sur https://eo.wikipedia.org/wiki/Minority_SafePack#Enhavo

La iniciato havas rilaton al la vivo de ĉiuj eŭropaj civitanoj, ne nur la anoj de malplimultoj: Kiam oni ekzemple veturas al eksterlando, ofte oni konstatas, ke certaj retaj ofertoj ne disponeblas, ĉar la kopirajtoj kaj licencoj estas donitaj nur por certa lando. Eltenebla problemo por vojaĝantoj, sed sufiĉe ĝena, se oni daŭre vivas en alia lando. La iniciato proponas enkondukon de ununura eŭropa kopirajta leĝo.

Alia parto estas pledo por la rajtoj de nun senŝtataj malplimultoj, ekz. la romaoj, kiuj parte perdis siajn ŝtatanecojn interalie sekve de la disfalo de Jugoslavio.

Pliaj partoj celas subtenon por malplimultoj, ekzemple per Centroj de Lingva Diverseco, per esplorado, per subteno de aŭdvidaj servoj…

Pli detala informo (14 p.) en la angla ĉe
https://www.fuen.org/fileadmin/user_upload/main-activities/MSPI/MSPI-Safepack-EN-mit-aufkleber_260215.pdf
germane
https://www.fuen.org/fileadmin/user_upload/main-activities/MSPI/MSPI-Safepack-DE-mit-aufkleber_260215.pdf

Jen la paĝo por subskribi la iniciaton
http://www.minority-safepack.eu/

(Lu Wunsch-Rolshoven – EsperantoLand)

 

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *