San Marino kaj migrantoj – Kongreso de Esperanto en Italujo – San Marino [San Marino e i migranti – Congresso di esperanto in Italia – San Marino]

La kongresa temo estas “Malgrandaj komunumoj – grandaj valoroj”. Unu el la grandaj valoroj de San Marino estas tiu de akceptado de enmigrantoj, ĉar la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj el Kroatujo, kaj tion oni ne forgesis. Tra la historio San Marino daŭre donis ekzemplojn de sia akceptemo. Dum la lasta mondmilito ĝi akceptis pli ol 100 000 rifuĝintojn, dum la malriĉa loka loĝantaro konsistis el 13 000 homoj.

Pri migrantoj, unu el la grandaj problemoj de Eŭropo, kaj pri la lastaj decidoj tiurilate de la Konsilantaro Granda kaj Ĝenerala (=Parlamento) de San Marino okazos publika debato en la itala kaj Esperanto por la loka publiko inter lokaj reprezentantoj kaj niaj fakuloj, inter kiuj Xavier Alcalde.

Se vi volas sperti publikan diskuton pri serioza temo en Esperanto kaj se vi volas vidi, kiel reagas al tio la neesperantista publiko, simple iru al http://kongreso.esperanto.it/85/  kaj aliĝu.

Ni atendas vin.

La LKK

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *