Pillole di Salvezza 0964: Miramar

Continua la rubrica dedicata ad Antonio De Salvo: proponiamo ai lettori un articolo estratto dal suo blog Esperanto-vivo (ospitato nella Bitoteko) che l’Instancabile sta costruendo pazientemente giorno per giorno.

In questo numero:

Miramar


MIRAMARO

Ho Miramar’, al viaj blankaj turoj
ĉagreniĝintaj pro l’ ĉiel’ plennuba,
dense kaj kiel birdoflug’ sinistra
venas la nuboj.

Ho Miramaro, kontraŭ viajn rokojn
suprenvenante de l’ tempesta maro
grize kaj grumble kiel gent’ kolera
plaŭdas la ondoj.

Spektas la golfojn turohavaj urboj
kiuj malĝojas sub la ombr’ de l’ nuboj:
estas Piran’, Parenzo, Eĝid’, Muĝjo,
gemoj de l’ maro.

Puŝas la maro muĝan ondkoleron
kontraŭ ci klifan bastionon: ambaŭ
bordojn adriajn vi el ĝi ampleksas,
turo habsburga.

Tondras ĉielo super Nebrezin’ kaj
longe de l’ rustkolora bord’, Triesto,
fone, la kapon fulmkronitan levas
super nimbusojn.

Kiel ridetis ĉio, tiun dolĉan
tagon aprilan, kiam kun l’ edzino
bela, veturis sur la mar’ la blonda
imperiestro!

Lia vizaĝ’ serena elradiis
fortan potencon imperian: dume
pave l’ okul’ lazura de l’ virino
iris la maron.

Reĝa kastel’, adiaŭ, nest’ de amo
vane farita por feliĉaj tagoj!
Sur ocean’ dezerta Fat’ alia
trenas la paron,

kiu forlasas kun espero arda
ĉambrojn pentritajn per triumfoj, riĉajn
je aforismoj. Dant’, Goet’ parolas
vane al reĝo

el instigantaj bildoj: sfinks’ lin logas
varimiene sur la mar’. Li cedas:
restas ovrita je duon’ la libro
de l’ romancero.

En Hispani’ azteka lin akceptos
nek aventuroj nek priamaj kantoj
nek la gitaraj sonoj. Kiu fora
kanto funebra

venas aere de la malfeliĉa
pint’ de Salvor’ tra l’ raŭka plor’ de l’ ondoj?
Ĉu de Istri’ l’ feinoj oldaj kantas,
ĉu la venetoj

jam forpasintaj? Aj! Senŝance sulkas
vi, Habsburgido, nian maron sur fa-
tala Novar’. Eskortas vin Furi’: al
vent’ ŝi la velon

hisas. Rigardu l’ sfinkson ŝanĝmienan
retroirantan antaŭ vi kun trompo!
Kontraŭ l’ edzino via blankas pale
Janjo freneza.

Jen la krani’ senkorpa kontraŭ vi rikani
de Antoneta. Putrokule
vin la vizaĝo hirta, flava fiksas
de Montezumo.

En la arbaroj el agavoj altaj
kiujn bonfara vent’ neniam blovis,
en piramido loĝas, eligante
fajrojn malhelajn

tra la tenebroj de l’ tropiko, dio
Huitzilopotli, kiu vian sangon
flaras kaj per l’ okul’ tra l’ mar’ irante
“Venu – ululas –

“Jen vi, finfine! La blankul’ feroca
templojn kaj regnon mian fordetruis;
venu, viktimo destinita, nep’ de
Karlo la kvina.

Viajn malnoblajn avojn forputrantajn
lante aŭ ardajn pro manio reĝa
mi ja ne volis: vin mi ŝiras, fresa
flor’ de Habsburgo.

Vin foroferos mi al grandanima
Gŭatimozin’ de l’ volb’ ĉiela reĝo,
kiel viktimon, pura, forta, bela
Maksimiljano”.

Giosuè Carducci, trad. Pier Giorgio Soranzo
(“L’Esperanto” 1981-1, p.6-7)
  

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *