Kampanjo por informi pri esperanto en la junulara festivalo Woodstock 2018 [Campagna d’informazione sull’esperanto nel festival giovanile Woodstock 2018]

UEA kaj la Eŭropa Komisiono de UEA petas vian helpon: Helpu nin kolekti € 4 500 por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2018, dum la junulara festivalo Woodstock. Al ĉiuj 2 € donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de € 4500, almenaŭ. Vi povas sendi vian donacon al UEA konto “Informado”, aldonante kiel celon: “por Woodstock” https://uea.org/alighoj/donacoj

Woodstock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 000 junuloj inter la 2-a kaj 4-a de aŭgusto 2018 en Kostrzyn nad Odrą (Pollando). Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe www.gazetaro.org/woodstock

(Emilio Cid)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *