Eldoniĝis la lasta verko de la pistoja poetino Anna Maria Dall’Olio [Pubblicata l’ultima opera della poetessa pistoiese Anna Maria Dall’Olio]

Eldoniĝis la lasta verko de poetino Anna Maria Dall’Olio, esperantistino el Pistojo, kiu jam famiĝis en Italio kaj Esperantujo pro sia fruktodona aktiveco en poezia mondo.

La titolo de cxi tiu poemkolekto estas “Sì Shabby Chic”.
Shabby Chic estas iomete pasea stilo pri aranĝado de la enaj spacoj de domoj.
La ŝajna neglektemo de la meblaro kaj dekoraciaj objektoj donas familiarecan stampon al la loĝejoj kaj farigas ilin gastamaj kaj komfortaj.

Laŭ ĉi tia filozofio naskiĝis ĉi tiu poemkolekto, kiu estis eldonita de La Vita Felice – Milano.
La antaŭparolo de la verko estas de Giuseppe Panella.
Ĝi estis jam prezentita la 13-an de aprilo ĉe Spedalino Asnelli, malgranda vilaĝo apud Pistojo, la 14-an en Pistojo mem kaj la 21-an en Pomezia. Certe sekvos aliaj prezentadoj.

En la kolekton, krom multajn originalajn verkojn, Anna Maria metas ankaŭ kvar famajn poeziaĵojn de Kálmán Kalocsay, kiuj estas tradukitaj al la itala lingvo per persona kaj tre interesa stilo de la aŭtorino mem.

Anna Maria ekfamiĝis per sia teatra dramo “Tabelo”, eldonita de Edistudio dum 2006 kaj prezentita dum la samjara universala kongreso en Florenco.
Tabelo ĉeestis ankaŭ en la Libroservo de la sekvaj universalaj kongresoj.

Estas eble aĉeti “Sì Shabby Chic”-n per la retejo de la eldonisto www.lavitafelice.itinfo@lavitafelice.it, per la ĉefaj interretaj librovendejoj kaj ankaŭ per Amazon.

(Nicola Morandi el “Pistoja Esperanto-Grupo – Umberto Stoppoloni”)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *