6a Roma Festivaleto [6° Piccolo Festival Romano]

La 26-a de majo okazos la 6-A ROMA FESTIVALETO aranĝata de la Roma Esperanto-Centro.

TEMPO:
26-a de majo, 10:00-17:00.

LOKO: Romo, “Capo di Bove”, Appia Antica 222 (mirinda loko!)

KOSTO: po 15 €; la kosto inkluzivas la viziton de la Tombo de Cecilia Metella kaj la komunan tagmanĝon (kaj ankaŭ la “Appia-Karton” por pluaj vizitoj)

PROGRAMO
* 10-11 vizito de la Tombo de Cecilia Metella
* 11-13 mallongaj prelegoj kaj intervjuoj
* 13-14 komuna tagmanĝo
* 14-17 esperantaj kantoj, mallongaj prelegoj

Inter aliaj temoj, estas Bitoteko (intervjuo al Antonio De Salvo kaj Debora Rossetti), Semajno de la Enigmoj (prelego de Luca Desiata kaj Giorgio Denti), Esperanta Vikipedio (prelego de Raffaele Del Re), ktp – kune kun prelegoj pri pasintaj eventoj en Romo kaj Latio. Ĉiu prelego daŭros proksimume 20 minutojn.

Vidu ankaŭ la “Fejsbukan Eventon” (https://www.facebook.com/events/172985460020167/).

KIEL ALVENI

AŬTE. Oni devas atingi via Cecilia Metella (de via Appia Pignatelli aŭ de via Almone) kaj trairi ĝin ĝis la fino. La loko estas tre proksima (ĉe la fino de via Cecilia Metella, turnu maldekstren). Estas parkejo en la kunvenejo, sed MALGRANDA!

BUSE. Prenu metroon A ĝis la haltejo “Colli Albani”, poste buson “660” ĝis la lasta haltejo (Cecilia Metella). Aŭ metroon B ĝis la haltejo “Colosseo” kaj poste buson “118” ĝis la haltejo “Appia Pignatelli / Almone” + promeno ĉ. 500m.

Se vi planas veni (eĉ se vi ne certas), preferinde (sed ne devige) sciigu nin.

Amike
Raffaele Del Re (rdelre@tiscali.it)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *