80-jariĝo de Elda Corrado – festo por Breŝa Esperanto-Grupo [80° compleanno di Elda Corrado: festa per il Gruppo Esperantista Bresciano]

La 20an de majo 2018 kelkaj membroj de Breŝa Esperanto-Grupo faris surprizon al Elda Corrado, triesta esperantistino longtempe loĝinta en Milano, de kelkaj jaroj en Breŝo kun la filoj -denaskuloj- Alessandro kaj Flaviano kaj la † edzo Glauco. Al Glauco estas dediĉita esperanto-biblioteko en Milano.

La okazo estis ŝia 80-jariĝo, okazinta jam la 27an de marto sed ankoraŭ ne festita fare de BEG.

 

 

Ni organizis tagmanĝon ĉe la breŝa restoracio “La Du de la Kvartalo“, kiun kelkaj rememoros kiel agrablan sidejon dum la 100-jara Zamenhof-jubileo en aprilo 2017.

 

 

La surprizo plene sukcesis. Krom esperantaj libroj, la festatino ricevis bondezirkarton eĉ de Humphrey Tonkin.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *